Toskana insularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Toskana insularo (arkipelago) estas ĉeno de insuloj inter la Ligura maro kaj Tirena maro, okcidente de Toskanio, Italio.

La insularo konsistas el insuloj de Elba (plej granda), Pianosa, Capraia, Montecristo, Giglio, Gorgona kaj Giannutri, kiuj ĉiuj estas protektitaj kiel partoj de la Nacia Parko de la Toskana insularo.

La proksimeco de la insuloj al gravaj grandaj urboj igis ilin ŝatataj turistaj celoj.

Insulo km² Loĝantaro
Elba 224 30.000
Pianosa 10 0
Capraia 19 366
Montecristo 13 0
Giglio 24 1.553
Gorgona 2 220
Giannutri 3 102
Entute: 295km² 31.875

Eksteraj ligiloj