Departemento Totonikapano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Totonikapano (hispane Totonicapán) estas departemento situanta en la sudokcidenta regiono de Gvatemalo. Ĝi havas limojn norde kun Huehuetenango; sude kun Sololao; oriente kun Kiĉeo; kaj okcidente kun Ketzaltenango. Totonikapano etendiĝas sur areo de 1.061 km², administre dividata en 8 municipoj kun 339.254 loĝantoj. La departementa ĉefurbo Totonikapano troviĝas je 203 kilometroj de la landa ĉefurbo.