Turo Ghirlandina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turo Ghirlandina
Monda heredaĵo

Lando  Italio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, iii, iv,
Fonto 827
Regiono** Eŭropo kaj Nordameriko
Geografia situo 44° 38′ 47″ N, 10° 55′ 33″ O (mapo)44.64633610.925883Koordinatoj: 44° 38′ 47″ N, 10° 55′ 33″ O (mapo)
Koordinatoj 44° 38′ 46.5″ N 10° 55′ 32.4″ O / 44.646250 °N, 10.925667 °O / 44.646250; 10.925667 (mapo)
Registra historio
Registrado 1997  (21-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

La Turo Ghirlandina, estas la sonorilturo de la katedralo de Modeno (regiono Emilio-Romanjo, en Italio). Ĝi altas 86,12 metrojn. La turo estas la tipa simbolo de Modeno, videbla ekde ajna direkto de la ekstero de la urbo.

La strukturo estis kreita en 1179, kvadratforma kaj kvinetaĝa, komence nomata Turo de Sankta Geminiano. Por konkuri kun la turoj de Bolonjo, la urbodomo aldonis al ĝi la okflankan pinton, dizajnita de Arrigo da Campione. Inter la 13a kaj 15a jarcento oni modernigis la stilon de la katedralo laŭ la nova gusto de gotiko. La pinto estas ornamita per du girlandoj (itale ghirlande, de kie venas ĝia nomo).

La turo, kune kun la placo kaj katedralo de Modeno, estas deklarita Monda heredaĵo de Unesko.