Uesugi Kagekatsu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uesugi Kagekatsu

UESUGI Kagekatsu (japane: 上杉 景勝; naskiĝis la 8-an de januaro 1556; mortis la 19-an de marto 1623) estis japana daimio en la Sengoku-epoko akj Edo-epoko.

Li estis filo de Nagao Masakage (estro de la Nagao-klano) kaj de la plej aĝa fratino de Uesugi Kenshin. Lia onklo Kenshin adoptis lin post la morto de lia patro Masakage.

Kiam mortis Kenshin en 1578, Kagekatsu batalis kontraŭ alia adoptita filo de Kenshin, Uesugi Kagetora kaj venkis lin samjare en la batalo de Otate. Li devigis Kagetora-n memmortigi sin kaj iĝis tiel la estro de la Uesugi-klano. Kagekatu edziĝis al fratino de Takeda Katsuyori (filino de Takeda Shingen) post la batalo de Otate.


Bibliografio

  • Frederic, Louis (2002). "Japan Encyclopedia." Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press.
  • Sansom, George (1961). "A History of Japan: 1334-1615." Stanford, California: Stanford University Press.
  • Turnbull, Stephen (1998). 'The Samurai Sourcebook'. London: Cassell & Co.