Uglegorsk (Amura regiono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Uglegorsk (ruse Углегорск) estas urbotipa loĝloko, fermita urbo en rusia Amura provinco, kun 5300 loĝantoj (2002). La loĝloko havis la nomon Svobodnij-18 en 1969–1985, kiam ĝi estis loĝkvartalo por la familianoj de la proksime troviĝinta ICBM (raketa)-bazo.

La loĝloko situas ĉ. 20 km oriente de Ŝimanovsk, ĉ. 100 km oriente de la ĉina-rusa limo, ĉe riveralfluo de Seja. La plej proksima granda rusa urbo situas 200 km sude kaj estas Blagoveŝĉensk ĉe la Amur.

Oni planas novan kosmodromon en la proksimo de la urbo, ĉ. 20 km je sudo. Ĝi povas servi kiel sekvanto de Bajkonuro, kiel lanĉejo.