Ulugbek

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ulugbek (ĝuste Muhammad Taragaj, naskiĝis la 22-an de marto 1394, mortis la 27-an de oktobro 1449) – sultano el la dinastio de Timuridoj, nepo de Tamerlan. Li estis matematikisto kaj astronomo, fondis observatorion en Samarkando. Unu el la plej granda astronomoj de la 15-a jarcento. La Atlaso de Ĉielaj Korpoj de Johannes Hevelius enhavis ankaŭ liajn kalkulojn. Li mortis murdita de propra filo Abd al-Latif dum dinastiaj bataloj. Omaĝe al li oni nomis asteroidon Ulugbek.

Eksteraj ligiloj