United States Enrichment Corporation

El Vikipedio, la libera enciklopedio

United States Enrichment Corporation, subkompanio de USEC Inc., estas korporacio kiu kontraktas kun United States Department of Energy por produkti riĉigitan uranion por uzo en nukleaj centraloj.

Historio

La usona leĝo pri energipolitiko de 1992 decidis privatigi la uranriĉigon por civila uzo. La tuta privatigo finiĝis la 28-an de julio 1998. La usona registaro enspezis pli ol 3 miliardojn da dolaroj por USEC.

USEC havas gasdifuzan fabrikon en Piketon (Ohio) proksime al Portsmouth (Ohio). Oni planas establi gascentrifugan metodon en 2009.

USEC havas fakte monopolon (ekster Rusio) pri vendo de riĉigita uranio.

Eksteraj ligiloj