Universitato Pace

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pace University

La Universitato Pace (angle Pace University) estas privata, nereligia, eduka, kaj ampleksa multi-kampusa universitato en la metropolita areo de Novjorko kun kampusoj en Novjorko kaj distrikto Vesĉestero, Novjorkio. La universitato disponigas transportadon inter la kampusoj de Novjorko, White Plains, kaj Pleasantville Briarcliff. Krome, Pace University havas mezlernejon proksime de la kampuso de Novjorko.

La universitato estis establita en la jaro 1906 kaj en la lastaj jaroj ĝi havis 1,238 kunlaborantojn kaj 14,177 studentojn. Ĝia nuna rektoro estas Stephen J. Friedman.