Urba Teatro de Karlovy Vary

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Urba Teatro)

Urba Teatro de Karlovy Vary estis konstruita en la jaroj 1884-1886 ankaŭ laŭ projekto de la arkitektoj Fellner kaj Helmer el Vieno. (La menciitaj arkitektoj ekde la 70-aj jaroj de la 19-a jarcento ĝis la Unua mondmilito konstruis en Centra kaj Orienta Eŭropo preskaŭ 50 teatrojn). La konstruaĵo estas laŭ arta vidpunkto la plej efika en la urbo Karlovy Vary. La pentraĵojn en la teatro partoprenis la plej elstara reprezentanto de viena secesio Gustav KLIMT, laborinta tie kun sia frato Ernesto kaj kun sia amiko Francisko Matsch. Ili komune pentris la kurtenon prezentanta alegorion de arto. Dum la jaro 1978 efektiviĝis rekonstruado kaj denove dum kelkaj jaroj daŭrigis ĝis la junio 1999. La teatro troviĝas sur la "Teatra placo" (Divadelní náměstí), kiu estas tuj ĉe la Gejsero.