Uzanto:Azmoziz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton.

Informoj pri mi ĉi-sube. Mesaĝojn al diskutejo, mi petas. Multan dankon.

Mi estas la vikiisto kiu antaŭe iom uzis 130.246.132.26, finfine akirinta salutnomon.

Se daŭre aperos kontribuaĵoj de 130.246.132.26 (wwwcache2.rl.ac.uk), verŝajne temos pri mi, aŭ forgesinte ensaluti, aŭ kies krozilo ial malakceptis "cookie". Sed ne certe estos mi, ĉar estas 1500 uzantoj ĉi-tie kies ĉiuj konektoj travenas tiun saman IP-adreson.

Nun mi povas subskribi miajn komentojn per ~~~~. Cool! (Sed kiel e-igi "Cool!"???)

Personaj informetoj.

La nuraj personaj informoj kiujn mi pretas disdoni estas la jenaj:

Mi loĝas en Britio.
Mia denaska lingvo estas la angla.

Verkos Malpli:

Kvankam mi ĵus vikiumis iom hodiaŭ (2003-07-29), mi decidis ke lastatempe mi tro vikiumis dum laboraj horoj. Kaj bedaŭrinde per mia hejma komputilo malfacilas retumi efike. Do ne surpriziĝu se estonte mi malpli ofte aliros la vikiejon.