Usona Departemento de la Trezorejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sigelilo de la Usona Ministerio pri la Kaso

La Ministerio pri la Kaso (angle Department of the Treasury) estas unu el la kvar dekomencaj ministerioj de la usona registaro. Ĝi havas respondecon pri la financaj kaj monaj aferoj de la registaro de Usono. Ĝis 2003 ĝi respondecis ankaŭ pri iuj sekurecaj aferoj. Ĝin estras la Usona Ministro pri la Kaso (nun Timothy Geithner), kiun nomumas la prezidento kondiĉe de konfirmo fare de la usona Senato.