Uzanto:Comp1089/La poemo pri herooj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tie troviĝas mia traduko de la verko "La poemo pri herooj" (aŭtoro: Dabe Mamsurov). Ĝi estas ankoraŭ nefinita.

Libro I[redakti | redakti fonton]

Ĉapitro 1. La morto de malriĉulo[redakti | redakti fonton]

Matene Botas ekmalbonsentis. Ĉio doloris lin: la kapo, la dorso, la manoj. La piedoj estis ŝarĝegaj, kvazaŭ ili estus plenaj je plumbo, mankis eĉ forto movi ilin. Goska, lia edzino, ĉiam tristeta, tute malgajiĝis rigardante sian edzon. Ŝi diris ĉaĝrenvoĉe: — Liberigu vin Dio de la malsano ! Nun alvenas la plej labora tempo, kaj vi [malsanas] ...

Ĉi-matene Goska tute ne volis ke Botas iru labori arbaren, sed kion fari? Lastjare kiam ili [la familio de Botas kaj Goska] aĉetis la ĉevalon, oni devis preni iom da mono ĉe la loka riĉulo Miĥal. Por forlabori la ŝuldon Botas promesis al Miĥal haki lignon kaj porti ĝin al lia korto. Kaj li devis fari ĉion antaŭ la someraj plantejlaboroj... Do, ĉu li rajtus ripozi dum almenaŭ unu tago?!

Li prenis sian plej maljunan filon kaj ekis. Preteratentinte la doloregon kaj malfortecon li hakis unu arbon. Kiam tiu arbo krakante kaj bruante falis sur la teron Botas fariĝis tute senforta. Li jam ne sukcesis elŝeligi la fuston kaj dishaki ĝin.

Botas pensis: "Ne, mi ja ne povas labori hodiaŭ" kaj decidis reveni hejmen.

La vojo hejmen ŝajnis al Botas senĉesa. Botas movis la piedojn kun granda malfacileco. Ŝajnis ke la tero hodiaŭ altiris ilin fortege. Apogante al la ŝultroj de lia filo kaj ripozante post kelkaj paŝoj li finfine suprengrimpis la montsupron. Li devojiĝis kaj ĵetis sian hakilon. Poste li diris al sia filo Gappo:

— Kara, ni ripozu iomete. Mi ŝajne ekmalsaniĝis...

La tago estis griza kaj nebula. (...)