Uzanto:SaJohano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mia nomo estas János SÁRKÖZI (Johano Ŝarkoezi). Mi naskiĝis en Hungario en departamento Fejér, en Sukoró, malgranda vilaĝo sur la norda bordo de Lago-Velence, en 1932-02-02. Mia profesio estas fizikisto. Nun mi estas emerita esplorinĝeniero.

La unuajn kvar klasojn de la bazlernejo mi frekventis en tiu ĉi vilaĝo, kie unu instruisto instruis 70 infanojn. Tamen ĉiuj ellernis legi, skribi kaj iom la bazajn matematikajn operaciojn. Poste mi komencis frekventi faman gimnazion, sed la milito tiam jam proksimiĝis, la germana armeo okupis la landon, kaj la trian kaj kvaran lernojarojn mi studis kiel privata lernanto.

Baldaŭ post la milito mia patro mortis pro malsanoj, kiujn li akiris en la karcero de faŝistoj. Tial pro financaj zorgoj mi frekventis aliajn gimnaziojn, kaj maturiĝis en Hajdúböszörmény en 1950. En la Scienca Univesitato mi akiris fizikistan diplomon, poste tuj, (sen ferioj) mi eklaboris en la iam fama vakuoteknika fabriko Tungsram. Tie en la Lampofabriko mi estis teknologiisto, poste ekde 1959, mi partoprenis en la konstruo de la Televid-bildtubo fabriko en urbo Vac, kaj en tiu fabriko mi laboris 16 jarojn.

Post la Revolucio en 1956 multaj forlasis la landon. Mi havis parencojn en Usono kaj en Kanado tamen mi restis, dirante, ke ĉi tie ĉesos esti Hungario, se ĉiu talenta, laborkapabla homo foriras. En diversaj laborkampoj mi laboris tie. Nek antaŭ, nek poste de 1956 mi estis ano de la ĉiopova partio, tial kiel gvidanto mi laboris nur tiam, se ie estis granda problemo. Sed tio ne ĉagrenis min; ĉiam mi preferis la senperan, efektivan laboron ol direkti alies laborojn. Finfine tamen mi estas agnoskita, kiel unu el la fondintoj de la hungarlanda vakuoteknika industrio. Sed pro stultaj ekonomiaj konsideroj la bildtubo-fabrikado estis ĉesigita. Tiam mi reirs en Budapeŝton, al la centra fabriko, kaj eklaboris en la Scienca Esplorinstituto. Tie mi havis eblecon fari diversajn interesajn, al mi plaĉajn laborojn. Mi okupiĝis pri la plibonigo de la kvalito de oksid-katodoj, pri mezuradoj de temperaturo de alttemperaturaj malgrandaj konstruelementoj, pri planado kaj konstruado de specialaj vakuoteknikaj mezuriloj, pri planado kaj konstruado de optik-elektronkaj instrumemntoj. Fine, sed ne lastvice mi apartenis al la unuaj, kiuj komencis uzi la tiutempan komputil-teknikon (BASIC) en la solvo de fakaj problemoj. Fine, en 1988 mi estis pensiigita post la dua korinfarkto.

Pri Esperanto mi komencis okupiĝi en la mezo de la 70-aj jaroj. Komence nervotrankviligo, sed poste mian ĉefa okupiĝo kaj ĝojfonto fariĝis Esperanto. El lernolibro aŭtodidakte mi ellernis legi, traduki. Poste mi eksciis, ke en Vác funkcias Esperanto-grupo. Mi komencis viziti tiun klubon, kaj ellernis ankaŭ paroli, ja paroli nur parole oni povas ellerni. En la unua parto de la okdekaj jaroj mi akiris diplomojn pri la Esperanto- lingvoscio: Ĉe la Hungara Esperanto Asocio „A” kaj „B”, kaj fine supergradan statan diplomon.

Mi estas urba delegito de UEA, estrarano de HEA, estis delegito de ISAE. Mi partoprenis en la laboro de la loka Esperanto-klubo. Poste ankaŭ en tutlandaj ĉefe turismaj aranĝaĵoj, ĉefe kiel ĉiĉerono kaj organizanto. Ofte mi partoprenis esperantajn aranĝaĵojn en la najbaraj landoj. Komence kiel turisto, poste en Slovakio la grandsignifajn konferencojn „Apliko de Esperanto en la Scienco kaj Tekniko”. Tie plurfoje mi prelegis. Tiuj prelegoj aperis en la presitaj eldonaĵoj de la aranĝaĵoj. Krome aperis de mi sciencaj artikoloj en la Sciencaj Komunikaĵoj kaj en la Fokuso. Dum la aranĝaĵoj mi interamikiĝis kun eksterlandanoj, kaj korespondadis, korespondadas. Bedíŭrinde inter ili jam pluraj ne vivas. Mian literaturan agadon mi komencis ĉe la bulteno Budapeŝta Informilo. Komence kiel tajpanto, korektanto. Poste mi komencis verkadi serion de malgrandaj noveloj por komencantoj, kun limigita vortostoko. El la hungara literaturo mi tradukis novelojn de Zs. Móricz, de Tersanszky, de Karinthy; Ili aperis en la Hungara Vivo, en la Hungara Antologio. ( Krome ankaŭ de aliaj aŭtoroj kuŝas tradukaĵoj en mia tirkesto.) Dume mi komencis verkadi ankaŭ novelojn. En la FONTO, en la MONATO aperis kelkaj, kaj en la prestiĝa antologio, Trezoro aperis unu. (En la MONATO aperis de mi ankaŭ diversaj artikoloj, studoj.) Poste Debrecena Bulteno eldonadis en kajeroj, kiel manuskriptojn miajn novelojn, romanetojn. Ankaŭ mem la Bulteno aperigis plurajn skribaĵojn miajn. Bedaŭrinde la redaktoro de Debrecena Bulteni, kiel juna homo, mortis. kune kun li ankaŭ la Bulteno.

La kajeroj aperintaj ĉe Decena Bulteno estas jenaj: Paĝoj por komencantoj, Adamo kaj Eva, La botelo kaj aliaj noveloj, Filmo por pli ol 16 jaruloj kaj aliaj noveloj. Ilia amplekso proks. 30-40 A/5 paĝoj. Tiuj noveloj kaj miaj sciencaj verkoj nun estas legeblaj en la Hungara Elektronika Biblioteko de la Tutlanda Biblioteko Széchényi (Seĉenji) Ilia ret-adreso:


Klaku dekstre, sur „ Kapcsolodo oldalak”: En verda fono aperos:

  • Esperanto Paĝo, Budapesta E. domo > (www.esperanto.hu)
  • STEB Elektronikaj libroj> Optiko

Scienca E. Biblioteko> Fiziko> Optiko, Apliko de fiziziko en la arkeologio. La Apliko de Fiziko en la Arkeologio unue – iom reduktita formo – aperis en MONATO. Eĉ en la Vikipedio ili estas legeblaj.
Nun en divesaj lokoj, diversaj manieroj mi klopodas disdoni mian scion, kiun dum multaj jaroj mi kolektis.

Kun saluto

János Sárközi (sarkozi32@freemail.hu)

2007-04-03