Uzanto-Diskuto:Brooke Vibber/Malnova

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

(Malnovaĵoj elprenitaj el Vikipediista diskuto:Brion VIBBER)


Brion, bonvenon al la vikipedio! Viaj artikoloj estas mirindaj! --Stefano KALB

Dankon, Stefano!

Ankaŭ eble vi povus ŝanĝi "Revenu al la lasta paĝo." --> "Revenu al la lasta paĝo" post klaki "Uzu Unikodon". Redankon por ĉio! --Chuck SMITH

Hmm. Ĉe mi, ĝi montriĝas X-e post mi alklakas "Uzu X-Sistemon" kaj Unikode post mi alklakis "Uzu Unikodon"... --BV

Mi volis diri, "Forigu la "." en la frazo." --CS

Ah, mi ekvidas! Okej, mi faros. --BV

Brion, ĉu estas planoj por ni iri al la nova PHP kodo? Eble kiam la angla vikipedio trankviliĝos?  :-) Ankaŭ la "." ĉe la fino de "Revenu al la lasta paĝo" ankoraŭ ekzistas. Mi ne plendas... mi nur mencias.  :) Dankon por via laborado! --Chuck SMITH

Ĉu vere? Mi pensis, ke mi riparis tion. Ve! Sed ne grava, ĉar ni ja ekuzos la PHP-kodon. Ne jam estas preciza tempo decidita, sed mi jam komencis aldoni la nepran X-Unikodumaĵojn al la kodo. Mia prova versio estas provizore atingebla ĉe http://leukas.dyndns.org/phpwiki/fpw/wiki.phtml ; bonvolu rimarkigi al mi pri ĉion kio funkcias malĝuste tie, antaŭ ol ni transirigos ĝin ĉi tien! --Brion VIBBER

Nu, la titolo montras "Cefpago" anstataŭ "Ĉefpaĝo"...

Hmm, ne ĉe mi. Kiu (kaj kiu versio) operaciumo, foliumo, ktp? Ĉu ĝi montriĝas ĝuste en la dokumento, sed ne en la fenestro-titolejo, aŭ male, aŭ aliel? --BV

Ankaŭ, ĉu vi pensas ke eble "Ĉefa Paĝo" plibonus ol "Ĉefpaĝo"? Mi miras pri la pensoj de la aliaj...

Min sufiĉe plaĉas "Ĉefpaĝo". Kion aliuloj pensas...? --BV

Brion, vidu la paĝo pri Brazilo. Estas ligilo tie kiu ne funkcias ĉar ĝi uzas specialajn karakterojn. Ĉu tio funkcios en la nova PHP skripto? --Chuck SMITH

Jes. Jen ĉe la provservilo: http://leukas.dyndns.org/wiki/Igua%C3%A7u , http://leukas.dyndns.org/wiki/Brazilo --BV

Brion, kiam ni ŝanĝos al la nova versio?  :) --Chuck SMITH

La programo nun funkcias plimalpli ĝuste... Kiam mi finas traduki la novajn tekstmesaĝojn, mi sugestos al Jimbo ke ni ekuzu ĝin ĉi tie. --Brion VIBBER

Bonege! Mi atendu. --Chuck SMITH


Brion, mi ade kaj antaŭĝoje atendas la mapon de Oceanio!

--Bab


Kial ni ne jam ŝanĝis al la nova softvaro? Mi retpoŝtis Jimbo kaj vi, sed neniu respondis. --Chuck SMITH

MI NE SCIAS!!!! Tio frenezigas min ankaŭ.... --Brion VIBBER
Hmmm... mi sendos mesaĝon al Intlwiki-L. --Chuck SMITH

Mi ĵus telefonis Jim, kaj mi lernis ke li estas en ferio nun. Mi retpoŝtos jasonr tie pri ĝi. --Chuck SMITH

Kion vi pensas pri ŝanĝi la nomon de "Priparolu" al "Diskutu"?

Farebla. Kion pensas la aliularo? --BV

Ankaŭ, mi havas liston de paĝoj pri la Vikipedio kiujn vi povus konverti aŭtomate. Ĉu vi volus havi ĝin? --Chuck SMITH

Certe! Bonvolu retpoŝti ĝin al mi. --BV