Valle de los Ingenios

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turo de la sukerfabriko Manaca Iznaga

La Valle de los Ingenios (esperante: Valo de la Sukerfabrikoj) estas vasta plataĵo trianguloforma sur 250 kvadrataj kilometroj kaj enhavas en ĝi la valojn San Luis, Agabama-Méyer kaj Santa Rosa, krom la marborda suda plataĵo, delto de la rivero Manato. La Valo de la Sukerfabrikoj troviĝas en la provinco Sancti Spíritus, en la centro de Kubo, kaj estis enlistigita kiel Monda heredaĵo de Unesko, kune kun la urbo Trinidad en 1988.

La valo havas 65 arkeologiejojn, inkluzive de 13 biendomoj el kiuj kelkaj ankoraŭ konservas la malnovajn industriajn sistemojn de la sukerproduktado, de la 18-a ĝis 19-a jarcentoj.