Valo Yosemite

El Vikipedio, la libera enciklopedio
cervoj en la valo, fone la granita monto Half Dome

La valo Yosemite – prononco "Joŭsemiti", angle Yosemite Valley – estas fama naturprotektita loko ĉe la okcidenta rando de la montaro Sierra Nevada . Ĝi situas en la centro de la ŝtato Kalifornio en Usono kaj estas la centra parto de la samnoma Nacia Parko Yosemite, kiu altiras ĉiujare pli ol 3,5 milionojn da vizitantoj.

frua mateno en la valo

La valo estas la enirejo en la nacian parkon por la plejparto de la vizitantoj, kaj dum la someroj multaj turismaj aktivaĵoj okazas en la mezo de la valo. Migraj vojoj gvidas al ĉiuj partoj de la valo kaj grimpaj vojetoj al la pli altaj partoj de la nacia parko. Ĉiuj el tiuj vojoj ofertas impresajn panoramajn rigardojn de la parka pejzaĝo.

En la valo vivas ampleksa vario de plantoj kaj bestoj, kaj aparte konataj estas pluraj rokaj akvofaloj. Proksime ene de la nacia parko situas tri arbaroj kun la imponaj arbegoj sekvojoj.


Koordinatoj: 37° 43' 18" norde, 119° 38' 47" okcidente