Velingtono (Sud-Afriko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Moederkerk (Kirko de la patrino de Dio) en Velingtono.

Velingtono, angle Wellington, estas urbo kun 41.000 loĝantoj en la komunumo Drakenstein, distrikto Kaba Vinlando, provinco Okcidenta Kablando en Sud-Afriko. La urbo situas en la vin-regiono norde de Paarl kaj ĉ. 70 kilometrojn nordoriente de Kaburbo. Vidindaj estas la preĝejo Moederkirk kaj la muzeo Wellington.

Historio

La valo kaj la regiono ĉirkaŭ la urbo estis daŭre setlitaj dum miloj da jaroj jam de la ŝtonepoko. Artefaktoj estis trovitaj en la ĉirkaŭaĵo kaj nuntempe ekspoziciitaj en la urba muzeo.

Post la alveno de eŭropanoj la regiono unue estis konata kiel Limiet Vallei (afrikanse resp. malnova nederlanda, proksimume: Limvalo). Post kiam hugenotoj setlis tie en la 17-a jarcento, ĝi france nomiĝis Val du CharronWagenmakersvallei (Valo de la ĉarfaristoj). La urbo estis fondita en 1837. En 1840 ĝi estis alinomita Wellington laŭ la angla armeestro, kiu venkis Napoleonon la 1-an en la Batalo de Waterloo en 1815.

Esperanto en Velingtono

En 1908 en Velingtono estis fondita la unua Esperanto-grupo de Sud-Afriko. Pli detale vidu la artikolon "Esperanto-movado en Sud-Afriko".

Eksteraj ligiloj