Helpo:Vikipedia terminaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vikipedio:TERM)

La Vikipedia terminaro rapide klarigas esprimojn, kiujn estas propraj al Vikipedio aŭ al reta kulturo.

Laŭeble klarigu ion ĉi tie tre mallonge, sed faru ligilon al alia paĝo.

Aktualaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sur tiu paĝo oni mencias aktuale okazintajn eventojn el la amaskomunikilojn, ligilumante al vikipediaj artikoloj.

Alidirektilo[redakti | redakti fonton]

Vidu Helpo:Alidirekto.

Alinomigo[redakti | redakti fonton]

Vidu Helpo:Alinomi paĝonVikipedio:Alinomi uzanton.

Alŝutu dosieron[redakti | redakti fonton]

Alŝuti signifas ordoni al la programo (de Vikipedio), ke ĝi prenu certan bildon de via komputilo kaj metas kopion en Vikipedion. Ĉar oni volas ke bildoj estu uzeblaj en tuta (multlingva) Vikipedio, prefere alŝutu bildojn per Vikimedia komunejo.

"Dosiero" celas ofte bildon.

Antaŭrigardo[redakti | redakti fonton]

Per la funkcio "antaŭrigardo" eblas vidi ĵus ŝanĝitan artikolon, sen ke la programo savas ĝin jam. La funkcio helpas eviti ke oni faras multe da etaj, fakte nenecesaj ŝanĝoj.

Apartigilo[redakti | redakti fonton]

Vidu Helpo:Apartigiloj.

Arkivigo[redakti | redakti fonton]

Vidu Helpo:Arkivigi.

Artikolo[redakti | redakti fonton]

Artikolo estas paĝo en Vikipedio, kiu prezentas aferon (personon, eventon, objekton ktp.). La artikoloj en Vikipedio estu enciklopediecaj.

En Vikipedio ekzistas ankaŭ aliaj paĝoj, ekzemple tiuj kiuj komenciĝas per Vikipedio:. Ili ne estas artikoloj.

Artikolo de la Semajno[redakti | redakti fonton]

Vikipediistoj elektas artikolon, kiun ili trovas tiel bona, ke ĝi estu menciita supre sur la ĉefpaĝo.

Atenti, atentaro[redakti | redakti fonton]

Kiam oni interesiĝas pri artikolo aŭ alia paĝo, oni povas indiki ke oni volas "atenti" ĝin. Kiam poste iu faros ŝanĝojn je la paĝo, tiam la programo atentigas vin pri tio - se vi estas registrita kaj ensalutita. La programo listigas la ŝanĝitajn paĝojn sur via "Atentaro".

Diskutejo[redakti | redakti fonton]

La diskutejo estas ĝenerala diskutforumo por temoj kun rilatoj al (esperantlingva) Vikipedio.

Dosiero[redakti | redakti fonton]

Dosiero estas datumo, plej ofte bildo.

Ek[redakti | redakti fonton]

La serĉfunkcio "Ek!" signifas, ke la programo serĉas la entajpitan esprimon kiel artikolon. Tiel vi serĉas, se vi jam supozas ke ekzistas artikolo kun tia titolo.

Forbari[redakti | redakti fonton]

Administranto povas forbari uzanton, kiu ripete aŭ tre grave ofendas la regulojn de Vikipedio.

GFDL[redakti | redakti fonton]

GFDL estas tiel nomata libera permesilo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La "historio" de artikolo montras al vi liston de versioj, do kun la fojoj, kiam la artikolo iam estis ŝanĝita (redaktita). Per tio oni povas kontroli kiu vikipediisto faris kiam kiun redakton.

Intervikio[redakti | redakti fonton]

Intervikio estas ligilo de unu lingvo-versio de Vikipedio al alia; ekzemple de la anglalingva Vikipedio al la ruslingva. En la #vikiteksto la intervikio(j) aspektas tiel:

[[de:Geschichte des Esperanto]]
[[en:History of Esperanto]]
[[fr:Histoire de l'espéranto]]

Konservu[redakti | redakti fonton]

Per la ordono konservu vi lasas savi la redakton kiun vi ĵus faris. La ŝanĝo estas tuj videbla.

Kontribuoj[redakti | redakti fonton]

La laboroj de vikipediisto estas nomataj kontribuoj, ĉu temas pli longa teksto enmetita aŭ eta korektigo. Per la vikipediista paĝo oni povas vidi kiujn kontribuojn faris tiu vikipediisto.

Kunlaboraĵo de la Semajno[redakti | redakti fonton]

Kiam vikipediisto opinias ke iu grava artikolo bezonas multe da prilaboro, sed ne povas fari tion sola, tiam li povas proponi la artikolon kiel Kunlaboraĵon de la Semajno.

Lastaj ŝanĝoj[redakti | redakti fonton]

Vikipedio:Lastaj ŝanĝoj estas paĝo kiu montras la ĵusajn redaktojn, kiuj estis faritaj de vikipediistoj.

Lingvo-versio[redakti | redakti fonton]

Vikipedio estas multlingva afero, ekzistas diversaj lingvo-versioj. La esperantlingva Vikipedio estas unu el pli ol 250 lingvo-versioj de Vikipedio.

Ligilo[redakti | redakti fonton]

Kiam vorto (aŭ vortgrupo) aperas en la artikola teksto blua aŭ ruĝa, tiam temas pri ligilo. Oni povas klaki ĝin kaj tiel atingas alian artikolon (aŭ paĝon). Ruĝa koloro signifas ke la artikolo ankoraŭ ne ekzistas, sed oni povas krei ĝin kiam oni alklakas.

Malgarantio[redakti | redakti fonton]

Eble aliaj enciklopedioj "garantias" ke ĉiuj informoj en ĝi estas ĝustaj (pri kio oni rajtas dubi). Ĉe Vikipedio ne eblas doni tian garantion: en la artikoloj povas esti eraroj.

Malsamoj[redakti | redakti fonton]

Kiam oni redaktas paĝon, oni kreas novan version de la paĝo. La funkcio "malsamoj" (angle diff) en la Atentaro aŭ Historio montras la diferencojn.

Permesilo[redakti | redakti fonton]

Angle licence, jura konstruaĵo, por indiki kion oni rajtas fari per la verko. Kutime verko aperas sub la "permesilo" kopirajto, sed ekzistas ankaŭ liberaj permesiloj. Vikipedio-tekstoj aperas sub libera permesilo, nome GFDL.

Portalo[redakti | redakti fonton]

Portalo estas paĝo, kiu prezentas artikolojn kiuj rilatas al unu temo. Portalo:Portalejo listigas la portalojn.

Preferoj[redakti | redakti fonton]

Projekto[redakti | redakti fonton]

Kiam vikipedianoj parolas inter si, ili nomas Vikipedion ofte "la projekto". Kiam ili parolas pri "projektoj", ili celas la projektojn de Fondaĵo Vikimedio. Oni nomas ilin la fratajn projektojn de Vikipedio, kiu estas la plej konata el ili.

Redakto[redakti | redakti fonton]

Angle edit. Redakto estas ŝanĝo ĉe paĝo. Redakteto estas malgranda ŝanĝo; eblas indiki ke oni faris nur redakteton kaj ignorigi ĝin je la #Atentaro.

Registri[redakti | redakti fonton]

Sin registri, registriĝi signifas ke oni petas konton de Vikipedio. Tio estas aranĝata tre rapide kaj senprobleme. Post registriĝo oni ricevas retpoŝtaĵon por la kompletigo de la registriĝo. Kiel registrita vikipediisto oni povas pli facile umi kun la vikipedia komunumo. Retuzanto kiu estas "registrita" (havas konton), povas poste "ensaluti".

Retumilo[redakti | redakti fonton]

Programo, per kiu oni povas legi retpaĝojn (angle browser). Malnova vorto estas krozilo. Ekzemploj estas Mozilla Firefox (Fajrovulpo) aŭ Internet Explorer.

Roboto[redakti | redakti fonton]

Vidu Vikipedio:Roboto.

Saluti[redakti | redakti fonton]

Por ke la vikipedia programo sciu kiu vikipediisto vi estas, vi devas ensaluti.

Ŝanĝo[redakti | redakti fonton]

Ŝanĝo estas redakto.

Serĉu[redakti | redakti fonton]

Maldekstre de paĝo oni havas ĉiam la serĉo-funkcion. Uzu "Ek!", se vi serĉas ekzakte tiun artikolnomon, aŭ "Serĉi", se vi serĉas la vorton aŭ vortgrupon en iu ajn artikolo.

Speciala[redakti | redakti fonton]

Tio estas unu el la "nomspacoj" de Vikipedio, do certa grupo de paĝoj. Tiuj ĉi paĝoj ne povas esti redaktataj, la programo aŭtomate kreas kaj aktualigas ilin. Ekzemplo estas "Lastaj ŝanĝoj".

Statistiko[redakti | redakti fonton]

Ekzistas oficiala statistiko de Vikimedio pri la unuopaj projektoj, vidu ĉi tie.

Versio[redakti | redakti fonton]

Vikipedio ekzistas en malsamaj lingvo-versioj, kiel la franca, itala, sveda ktp. Versio estas ankaŭ versio de artikolo aŭ paĝo. Kiam oni faras redakton, oni kreas novan version.

Vikimedio[redakti | redakti fonton]

Fondaĵo Vikimedio estas senprofita organizaĵo. Ĝi mastras Vikipedion.

Vikimedia komunejo[redakti | redakti fonton]

Angle Wikimedia Commons. Ĝi estas komuna projekto por stoki bildojn, aŭd- kaj vid-datumojn. Eblas ankaŭ alŝuti bildojn al la esperantlingva Vikipedio mem, sed preferindas la komunejo.

Vikipedio[redakti | redakti fonton]

Vikipedio estas projekto de Fondaĵo Vikimedio; ĝi estas multlingva, do ĝi havas diversajn versiojn en la unuopaj lingvoj.

Vikipediano[redakti | redakti fonton]

Tre ĝenerala esprimo por homo, kiu rilatas al Vikipedio. Laŭ la oficiala statistiko de Vikimedio,

Vikipediisto[redakti | redakti fonton]

Tiel oni nomas homon, kiu registris sin en Vikipedio. En la angla, oni nomas lin user.

Vikiteksto[redakti | redakti fonton]

La fontteksto de artikolo, tiu, kiun oni vidas kiam oni redaktas.

Vikiportalo[redakti | redakti fonton]

Vidu #Portalo.

Vikiteksto[redakti | redakti fonton]

Wikimedia Commons[redakti | redakti fonton]

Vidu Vikimedia komunejo.