Vilmos Nagy, nagybaczoni

El Vikipedio, la libera enciklopedio

NAGY Vilmos, nagybaczoniVilmos NAGYBACZONI NAGY (nadjbaconi nadj), estis hungara genaralkolonelo, ministro por militaj aferoj. Li naskiĝis en Parajd la 30-an de majo 1884 kaj mortis en Piliscsaba la 21-an de junio 1976.

Biografio

Vilmos Nagy finis la Akademion Ludoviko, poste militlernejon en Vieno. En 1934 oni promociigis lin generalmajoro, ekde 1937 divizia generalo. Ekde 1940 ĝis sia pensiuliĝo en 1941 li estis komandanto de 1-a armeo. Inter 24-a de septembro 1942 kaj 12-a de junio 1943 li estis ministro por militaj aferoj en registaro de Miklós Kállay. Li penis moderigi la germanan influon, la influon de hungara ekstremdekstro. Li mildigis multe la staton de laborservuloj. Post la povakiro de Ferenc Szálasi la 15-an de oktobro 1944 oni arestis lin kaj li liberiĝis en la fino de aprilo de 1945.

Verkoj

  • Szerbia meghódítása (Bp., 1929);
  • A Románia elleni hadjárat (Bp., 1923);
  • A támadás (Bp., 1926);
  • Végzetes esztendők, 1938–1945 (memuaro, Bp., 1947).

Literaturo

  • Kun József: Magyarország német megszállása és a katonai ellenállás lehetősége (Hősi múltunk, Bp., é. n.).
  • Nemeskürty István: Requiem egy hadseregért (Bp., 1972).

Fonto