Vinscienco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vinscienco estas scienco kiu okupiĝas pri vino. Ĝi inkluzivas biologian kaj ĥemian aliron al la studo de vino, sed ankaŭ esploro pri ĝia gusto, odoro kaj aspekto.

Vinsciencistoj kutime taskiĝas pri profesia gustumado de vino. Ili kapablas kompari la kvaliton de malsamaj vinoj aŭ de unu vino dum malsamaj jaroj, kaj ili donas fakajn konsilojn pri la manĝaĵoj al kiuj tiu vino plej taŭgas.

Pluraj universitatoj liveras abiturientiĝajn aŭ magistriĝajn kursojn pri vinscienco.

Kiel neologismo eblus uzi la internacian terminon Enologio kiel sinonimo de Vinscienco.

Aliaj projektoj