Vintro-naĝado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vintro-naĝado estas sporta aktiveco de naĝado dum la vintrosezono, kiu tipe okazas en subĉielaj lokoj. Multaj vintronaĝantoj naĝas kun normalaj naĝkostumoj prefere ol kun malsekkostumoj aŭ alia termika protekto.

En pli malvarmaj landoj vintro-naĝado povas esti sinonima kun glaci-naĝado.

Konkursoj en la sporto regule okazas en Ĉeĥa respubliko. En multaj aliaj landoj hardado estas ankaŭ populara kiel socia aktiveco, ĉefe Pollando kaj Finnlando.

Hardado, kohera kun la vintronaĝado, estas populara precipe pro ĝia influo por saneco. Restado en malvarma akvo havas bonan influon por sangcirkulado kaj imunsistemo.

Vidu ankaŭ

Referencoj