Visual Kei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Visual kei)

Visual-Kei (Japane, ヴィジュアル系 [viĵual kej] aŭ [biĵual-] lit. Vida Tipo) estas termino por unu el junulaj subkulturoj en Japana rok-muziko. Al entuziasmuloj de Visual-kei, ilia originala kostumo kaj aspekto interesas.

La termino povas apliki al viraj artistoj. Membroj de Visual-Kei parade vestiĝas; neŭtralseksan aŭ inan kostumon, ne virecan. Alie, iuj vestiĝas laŭ fluo de rolludo, mangao kaj ŝoŭĵo. Vortoj en iliaj muzikoj emas al ruino, dekadenco kaj detruo.

Visual-Kei komencis en 1980-aj jaroj. Plej fruaj artistoj de Visual-kei apartenis al muzikproduktantoj Extasy RecordsFree Will. Ĉirkaŭ 1997, Visual-Kei floris, multaj artistoj de Visual-Kei populariĝis: GLAY, L'Arc-en-Ciel, Kuroyume, PENICILLIN ktp.

Tamen nuntempe Visual-kei-movado malsupreniĝis, sed fervoraj entuziasmuloj ankoraŭ subtenas.

Iuj muzikartistoj malŝatas ĝenron Visual-Kei, L'Arc-en-Ciel malŝatas ke oni konsideras ilin Visual-Kei.

Japanaj muzikgrupoj de Visual-Kei[redakti | redakti fonton]