Vjaĉeslav Ribakov
Vjaĉeslav Ribakov (ruse Вячеслав Рыбаков; naskita en januaro 1954 en Leningrado) estas rusa verkisto de sciencfikcio. En 1987 li ricevis ŝtatan premion de Rusio por sia scenaro por la filmo Письма мёртвого человека (Leteroj de mortinto).
En Esperanto aperis
- Gravitavio "Carido". (Гравилёт «Цесаревич».) Romano. El la rusa tradukis Jurij Finkel. 2000.