Vladimír Körner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vladimír Körner (2007)

Vladimír KÖRNER (naskiĝis la 12-an de oktobro 1939 en Prostějov) estas ĉeĥa verkisto kaj aŭtoro de filmaj scenaroj.

Li studis industrian filman lernejon (abiturientiĝo 1958) kaj dramaturgion en Prago (promociiĝo 1962). Jam ekde 1961 li laboras scenaristo de filma studio Barrandov en Prago. Liaj filmoj ĉiam apartenas al la plej bonaj filmitaj en Ĉeĥoslovakio kaj nun en Ĉeĥio. Same sukcesa li estas kiel verkisto, precipe de historiaj romanoj, en kiuj li bildigas tragedian konflikton de unuopulo kontraŭ la homa socio, ĉiam kun profunda psikologio. Kelkajn filmojn li prilaboris laŭ tekstoj de aliaj verkistoj.

Verkoj

  • Střepiny v trávě (Vitreroj en herbo, 1964)
  • Slepé rameno (Blinda, branĉo, 1965)
  • Adelheid (Adelheid, 1967)
  • Písečná kosa (Sabla falĉilo, 1970)
  • Zánik samoty Berhof (Pereo de la solejo Berhof, 1973, filmita)
  • Údolí včel (Abel-valo, 1978, filmita)
  • Zrození horského pramene (Naskiĝo de la montara fonto, 1979)
  • Podzimní novely (Aŭtunaj noveloj, 1983)
  • Lékař umírajícího času (Kuracisto de mortanta tempo, 1984, filmita)
  • Post bellum 1866 (Post bellum 1866, 1986)
  • Anděl milosrdenství (Anĝelo de kompato, 1988, filmita)
  • Život za podpis (Vivo kontraŭ subskribo, 1989)
  • Psí kůže (Hunda felo, 1991)
  • Smrt svatého Vojtěcha (Morto de Sankta Adalberto, 1993)