Vorma

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vorma estas 30 km longa rivero en Norvegio, kiu estas elfluanto de la Mjøsa-lago. La rivero fluas apud Minnesund kaj alfuas ĉe Nes en la riveron Glomma. Ĝia dekstra alfluanto estas Andelva, grava urbo ĉe la rivero estas Eidsvoll, kie okazis dum la mezepoko "tingoj", tribaj kunsidoj.

La nomo Vorma venas el tio, ke la rivero estis "varma", kiu malofte frostis, male al aliaj riveroj. Ĉe kunfluo de Vorma kaj Glomma ĉe Årnes kaj Nes situas la akvofalo Funnefoss, altante 10 m.

En 1795, grundo-glito totale bolkis fluon de Vorma ĉe Disen por 111 tagoj, la riverujo tute sekiĝis. Oni fosis kanalon tie, por malhelpi grandan inundon.