Vortigern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vortigern

Vortigern estis kelta reĝo en Anglio dum la 5-a jarcento. Informoj pri li parte legendas.

Li invitis anglosaksojn sub Hengist kaj Horsa en Kent kiel dungsoldatoj: tiuj venigis pli da siaj samlandanoj. Vortigern aŭ edziĝis al, aŭ estis delogata de, filino de Hengist. Tamen sekvis militado inter la keltoj kaj la anglosaksoj, kiuj faris multe da postuloj. Hengist mortis dum batalo ĉe Aylesford kontraŭ armeo de Vortigern.