Vremja novostej

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vremja Novostej)
Время новостей
Vremja novostej
periodaĵo
Speco ĉiutaga

Establodato 2000
Ĉesigita publikado 2010

Retejo vremya.ru
vdr

Vremja Novostej (ruse Время новостей, tradukita kiel "Tempo de Novaĵoj") estis ruslingva ĉiutaga soci-politika gazeto bazita en Moskvo.

La gazeto estis fondita en 2000 fare de pluraj ĵurnalistoj kiuj demisis el siaj antaŭaj redaktistaj laborpostenoj en konsekvenco de nepago de salajroj. La unua eldono estis publikigita la 16-an de marto 2000, kaj la lasta la 17-an de decembro 2010.

En februaro 2011, la redakcia teamo relanĉis la periodaĵon transprenante la tradician gazetonomon Moskvaj Novaĵoj, sed tiu projekto tamen finiĝis en februaro 2014.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]