William Crookes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sir William Crookes, bildigita de Sir Leslie Ward en 1902

William Crookes (naskiĝis la 17-an de junio 1832 en Londono, mortis la 4-an de aprilo 1919 en Londono) estis brita ĥemiisto kaj fizikisto. Li plej famas pro siaj studoj en la fako de spektroskopio, kiuj igis lin malkovri la elementon talio, kaj pro la invento de la tubo de Crookes.

La malkovro de talio okazis en 1861; ĝi ricevis sian nomon (el la greka vorto thallos) pro la rimarkinda helverda linio en sia spektro. En 1895, Crookes ankaŭ unue rekonis ekzempleron de heliumo.

Lia plej konata inventaĵo, la tubo de Crookes, helpis lin studadi la elektrokondukan povon de gasoj je malaltaj premoj; Crookes malkovris, ke ju pli malgranda la premo, ju pli forta la dissendo de katodradioj el la katodo (tio estas, la malpozitiva elektrodo en la gastubo). Li tial estis pioniro en la studado de plasmoj.