Woking

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Woking (Britio)
Woking (Britio)
DMS
Woking
Woking
Woking
la ĉefa placo

Woking estas urbo de pli-malpli 90.000 enloĝantoj en la okcidento de la grafejo Surrey en sudokcidenta Anglio. La stacidomo Charing Cross de Londono troviĝas 37 kilometrojn de la urbo, kaj multaj homoj veturas al la metropolo por labori.

Al la plej konataj civitanoj de Woking apartenas la muzikistoj Paul Weller, Bruce Foxton kaj Rick Buckler, kies grupo The Jam estas unu el la plej sukcesaj en la brita historio de muziko. La aŭtoro Herbert George Wells vivis en la urbo plurajn jarojn kaj eternigis ĝin en sia romano "Milito de la Mondoj".

Krome Woking estas la hejmurbo de la aŭtokonkursa teamo McLaren-Mercedes.

Partnera urbo

Ligoj