Zagŭea dinastio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zagŭea dinastio
Dinastio
dinastio • historia lando
Apero 900 vd
Fino 1270 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Proksimuma situo kaj amplekso de la Zagŭea Imperio

La Zagŭea dinastio estis serio de reĝoj, kiuj regis landon (la Zagŭea reĝlandoZagŭea Imperio) en partoj de la nunaj Eritreo kaj Etiopio. Ili estis agaŭoj, do parolis centrokuŝidan lingvon. Kvankam lingve kaj etne nejudaj, la zagŭea dinastio per geedziĝoj ligis sin al la salomonida linio, kiu regis Etiopion en la antaŭa reĝlando de Aksumo kaj ankaŭ poste. La daŭro de la zagŭeoj estas necerte komprenata. Diversaj historiistoj kaj kronikoj indikas ke ĝi daŭris de ĉirkaŭ 900 p.K. aŭ de ĉirkaŭ 1137 p.K. ĝis 1270, kiam Jekuno Amlak mortigis la lastan zagŭean reĝon kaj reestablis la salomonidan dinastion.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Bazita sur la angla Vikipedio.