Zeughaus de Berlino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la "Zeughaus" de Berlino, bulvardo Unter den Linden, en 2009

La Zeughaus [prononco COJKhaŭs] estas la plej malnova konservita konstruaĵo rande de la bulvardo Unter den Linden en Berlino. Temas pri reprezenta arsenalo (tiuepoke germanlinge nomata "Zeughaus") de la reĝlando Prusio. Laŭ arkitektura stilo la konstruaĵo estas baroka, kaj konstruiĝis inter la jaroj 1688 kaj formale 1706: Tiujare ĉe la ĉefa portalo fiksiĝis brusta portreto de la prusa reĝo Frederiko la 1-a kaj la prusia registaro deklaris la arsenalon finita. Vere tre mankis financon por fini la konstruadon, kaj nur en 1729 la konstruaj laboroj estis definitive finitaj. Nuntempe la konstruaĵo estas la ejo de la Germana Historia Muzeo, germanlingve nomata Deutsches Historisches Museum.

Eksteraj ligiloj