Bigamio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bigamio laŭ PIV kaj Reta Vortaro estas

  1. stato de viro havanta samtempe du edzinojn, aŭ de virino havanta samtempe du edzojn.
  2. En jura lingvaĵo, temas pri delikto de tiu, kiu vivas bigamie en la landoj, kie tio estas leĝe malpermesata.

Temas do pri specifa formo de poligamio (la stato de viro havanta samtempe plurajn edzinojn, aŭ de virino havanta samtempe plurajn edzojn, sendepende de la nombro de kunedzoj respektive kunedzinoj), kontraste al la mala stato de pareco inter ekzakte unu edzo kaj unu edzino, kiu nomatas monogamio.