Pinterest

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pinterest
Pinterest
Pinterest
retejo • interkona retejo • vikiovortokunfando • online community
Priskribo Hompaĝo sur MacOS
Lando Usono
Retadreso www.pinterest.com
Lingvo(j) multaj
Registriĝo jes
Fondiĝo 2010
Stato aktiva
vdr

Pinterest estas socia reto kaj telefonaplikaĵo, kiu funkciigas softvarsistemon dizajnitan por malkovri informojn pri la Tutmonda Reto. Registrado estas postulata por uzo. La retejo estis fondita de Ben Silbermann, Paul Sciarra kaj Evan Sharp. Ben resumis la firmaon kiel "katalogo de ideoj", prefere ol kiel socia reto. Ĝi estis fondita en marto 2010.

Celo[redakti | redakti fonton]

Pinterest estas libera retejo, kiu postulas registradon por ĝin uzi. Uzantoj povas alŝuti, elŝuti, kaj administri bildojn konataj kiel pingloj kutime ordigitaj en tabuloj. Enhavo ankaŭ povas esti trovita ekstere de Pinterest kaj simile alŝutita al la retejo per butono "Pin It", kiu povas esti elŝutita kaj aldonita al la TTT-legilo. Kelkaj retejoj inkludas ruĝajn kaj blankajn "pinglu ĝin" butonojn sur eroj, kiuj permesas al Pinterest-uzantoj alpingli ilin rekte. En 2015, Pinterest efektivigis trajton, kiu permesas al uzantoj serĉi pere de bildoj anstataŭ pere de vortoj.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Tutmonde, la retejo estas plej populara ĉe virinoj. En 2012, raporto trovis ke 83% de la tutmondaj uzantoj estis virinoj.[1] Britio, aliflanke, estas escepto. Laŭ aĝdistribuo, la Pinterest uzantoj demografie similas al la usonaj intertuzantoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Informoj pri Pinterest (angle) (PDF). Arkivita el la originalo je 2012-09-15. Alirita 2013-01-02.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]