Pordotelefono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pordotelefono.

Pordotelefono nur laŭ la nomo apartenas al la telefonoj. Ĝi estas elektronika aparato, kiu faras parolan interligon inter la ekstera enirejo kaj la antaŭĉambro. Ĉe enirejo de la familiaj domoj estas butono kaj laŭttelefono, en la antaŭĉambro elektronika tintilo, butono kaj telefoneto. La enireja butono funkciigas tintilon, la alia butono aŭtomate malfermas la pordon. Kie loĝas multe da familioj, tie ĉe la enirejo estas butonaro aŭ ciferaj butonoj. Ĉiuj familioj havas po unu antaŭĉambran aparaton. Oni povas tintiladi nur al difinita familio, kiu povas respondi, pluraj tintilado kaj parolado ne povas okazi.

Moderna enireja butonara pordotelefono