Boteto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paro da botetoj

Boteto estas alta, kutime fortika ŝuo, kiu superas la maleolon, sed ne atingas la genuon (kiel faras botoj). Ŝtalĉapaj botetoj (aŭ laĉhava aŭ senlaĉaj) estas kutime portataj de laboristoj, ekzemple konstruistoj, meblotransportistoj, ĝardenistoj ktp, por protekti la piedojn kontraŭ falantaj objektoj aŭ akraĵoj.

Botetoj povas esti aŭ laĉhavaj aŭ senlaĉaj. Aŭstraliaj laborbotetoj kutime estas senlaĉaj kaj havas elastaĵojn ĉe la flankoj por facile sur- aŭ demeti ilin.

Aŭstraliaj elastoflankaj laborbotetoj (farita de la firma Blundstone

En Britio populara stilo ĉe laboristoj nomiĝas angle rigger boots kaj havas nek laĉojn nek elastaĵojn.

Ankaŭ punkuloj, gotikuloj kaj razkapuloj emas porti botetojn, ofte ŝtalĉapaj kaj kun aliaj metalmuntaĵoj por doni al ili agreseman aspekton.

Paro da gotikaj motorciklistaj botetoj.
Tipa paro de rigger boots

Internaj ligiloj[redakti | redakti fonton]