Etaĝlito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Etaĝlito de infanoj.
Etaĝlito en franca aviadila ŝipo.

Etaĝlito estas meblo, ĉe kiu unu lito estas lokita super alia lito. Per etaĝlito du aŭ pluraj personoj povas dormi samĉambre kaj samtempe okupi malmulte da spaco. Tiu aranĝo estas taŭga por familioj kiuj havas relative multajn gefilojn kaj ne tiom da spaco kaj partikulare por ejoj kie loĝas pro neceso multaj personoj, kiel ĉe lernejoj, junulargastejoj, kazernoj ktp. Psikologie multaj personoj preferas elekton ĉu de la malsupra (pro timo al falo) ĉu de la supra (por havi pli da aero kaj spaco).