Kvina kolono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kvina kolono estas esprimo por sekreta grupo ene de iu lando, kies celo estas submini la solidarecon, la defendan forton de la lando. La naskiĝon de la esprimo oni atribuas al generalo de la ribela flanko en la Hispana Enlanda Milito, Emilio Mola Vidal. Kiam kvar ribelaj kolonoj marŝis al Madrido, la generalo nomis siajn batalantajn apogantojn ene de la urbo sia "kvina kolono", kiu pretas detrui interne la respublikan registaron.

Metodoj de la kvina kolono estas sekreta membriĝo en la naciaj defendaj kaj decidpovaj organizaĵoj, disvastigo de misnovaĵoj kaj mensogoj, spionado kaj sabotado.

Kvina kolono aperis ankaŭ en romantitolo de Ernest Hemingway.