Neĝbulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neĝaj buloj

Neĝbulo estas neĝbloko kiu havas formon de globo.

La dezajno de la neĝbuloj estas kutime farita mane. Premante forte sur la neĝo, dum formado de la globo, igos la neĝbulon havi kompaktan teksturon kaj pli da pezo po kuba centimetro. En kontrasto, milda premo produktos malalt- densecan, fajn teksturitan neĝbulon. La neĝbuloj ofte estas uzitaj en neĝbulbatalludoj, tial ilia denseco estas signifa, denseco kiu ŝanĝas la intensecon de la trafo.

Granda neĝbulo povas esti farita ruliĝante malgrandan neĝbulon sur neĝsurfacon. Dum ĝia ruliĝo, la neĝbulo fiksas kromajn tavolojn de neĝo kaj kreskas konstante. La neĝbulefiko baziĝas sur ĉi tiu fenomeno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]