Prezento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Strat-predikisto en Covent Gardeno uzante sian prezent-stilon

Prezento estas la procezo per kiu la enhavoj de temo estas prezentataj al publiko. Prezentoj povas transdoni tekstojn, bildojn, filmetojn kaj sono-dosierojn kaj povas esti el du tipoj: plurmedia prezento (uzata por prezenti produktojn, projektojn, ktp) aŭ bildprezento, prezento kiu inkludas precipe bildojn, ofte akompanatajn per efektoj aŭ tekstoj.

La malferma-koda programaro OpenOffice.org Impress, por krei prezentaĵojn

Bildprezento[redakti | redakti fonton]

Kun la termino bildprezento (angle slideshow) estas difinita vico da bildoj (aŭ video farita el tiu vico), kiu tre ofte estas akompanata de fona muziko aŭ transiraj efikoj.

En pasinteco ĉi tiuj prezentaĵoj estis realigitaj helpe de diapozitivoj kaj sonregistraĵoj kaj la realigo estis teknike kompleksa.

Kun la apero de la cifereca fotarto kaj la plurmediaj komputiloj helpe de taŭgaj prezentiloj kiel OpenOffice.org Impress, Prezi, Sozi, PowerPoint ktp la kreado de bonaj bildprezentoj fariĝis tre facila kaj multe disvastigata.