Ĉukĉa-kamĉatka lingvaro
(Alidirektita el Ĉukotko-kamĉatka lingvaro)
La ĉukĉa-kamĉatka lingvaro estas la lingvofamilio de popoloj. Totala kvanto: 23 mil. Konsistas el Ĉukĉoj, Korjakoj, Aljutoroj kaj Itelmenoj.
Aljutoroj[redakti | redakti fonton]
- Nomo: [f] Alutores; [r] aljutorci
- Popoleto en Rusia Federacio (ĉ. 3 mil, 1992), en sudorienta bordo de Kamĉatka duoninsulo.
- Lingvo: aljutora.
Ĉukĉoj[redakti | redakti fonton]
- Nomoj: [f] Tchouktches; [r] ĉukĉi
- Popolo en Ĉukotka (ĉ. 12 mil) kaj Korjaka (1,5 mil) aŭtonomaj distriktoj. Entute en Rusia Federacio 15,1 mil (1992).
- Lingvo: ĉukotka.
- Kredantoj: ortodoksuloj.
Itelmenoj[redakti | redakti fonton]
- Nomo: [f] Itelmenes; [r] itelmeni
- Popolo en Rusia Federacio, en Kamĉatka regiono; 2,4 mil (1992).
- Lingvo: itelmena.
- Kredantoj: ortodoksuloj.
Korjakoj[redakti | redakti fonton]
- Nomo: [f] Koriaks; [r] korjaki
- Popolo, ĉefloĝantoj de Korjaka aŭtonoma regiono de Rusia Federacio (7 mil). Loĝas ankaŭ en najbaraj regionoj. Totala kvanto: 9 mil (1992).
- Lingvo: korjaka.
- Kredantoj: ortodoksuloj.