Ĥorticja
Aspekto
Ĥorticja | ||
---|---|---|
La norda roka parto de Ĥorticja | ||
insulo | ||
Akvejo | Dnepro | |
Geografia situo | 47° 49′ N, 35° 6′ O (mapo)47.8235.1Koordinatoj: 47° 49′ N, 35° 6′ O (mapo) | |
| ||
Longo | 12,5 km (8 mi) | |
Larĝo | 2,5 km (2 mi) | |
Areo | 23,59 km² | |
Plej alta loko | 30 m | |
Ĉefa loko | Zaporiĵo | |
Foto de Ĥorticja | ||
Ĥorticja (ukraine Хортиця) estas la plej granda insulo en la rivero Dnepro, kaj estas 12,5 km (8 mi) longa kaj ĝis 2,5 km (2 mi) larĝa.[1] La insulo formas parton de la Nacia Parko Ĥorticja.[1] Tiu historia ejo situas ene de la limoj de la urbocentro Zaporiĵo,[2] Ukrainio.
La insulo ludis gravan rolon en la historio de Ukrainio, precipe en la historio de la Zaporogoj. La insulo havas unikan flaŭron kaj faŭnon, inkluzive de kverkejoj, picearbaroj, herbejoj, kaj stepo. La norda parto de la insulo estas tre ŝtona kaj alta (leviĝante 30 m super la fluejo) en komparo al la suda parto, kiu estas malalta, kaj ofte inundita per la akvoj de la Dnepro.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 ЗАПОРІЗЬКИЙ ОБЛАСНИЙ ТУРИСТИЧНО-ІНФОРМАЦІЙНИЙ ЦЕНТР (ukraine). Zaporizhzhia Regional Tourist Information Centre, National Park Khortytsia. Arkivita el la originalo je 2018-01-26. Alirita 2019-04-03 .
- ↑ ЗАПОРІЗЬКИЙ ОБЛАСНИЙ ТУРИСТИЧНО-ІНФОРМАЦІЙНИЙ ЦЕНТР (ukraine). Zaporizhzhia Regional Tourist Information Centre, Zaporizhzhia. Arkivita el la originalo je 2018-02-16. Alirita 2019-04-03 .