Ŝargodenso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La elektra ŝargodenso  (simila al la koncepto de la masodenso) estas la kvociento inter la kvanto da elektra ŝargo kiu troviĝas en parto de la spaco kaj la grando de la spaco mem.

Linia ŝargodenso[redakti | redakti fonton]

En kazo de homogena distribuo, la linia ŝargodenso, estas la kvociento inter la ŝargo (Q) distribuita sur drato, baro aŭ iu ajn alia korpo kun unudimensia simetrio kaj ĝia longo laŭ la kurbolinia absciso (d). Kiel formulsigno oni kutime uzas .

La mezurunuo en S.I sistemo estas C/m.

Surfaca ŝargodenso[redakti | redakti fonton]

En kazo de homogena distribuo, la surfaca ŝargodenso estas la kvociento inter la ŝargo (Q) distribuita sur iu ajn surfaco kaj la areo (S) de la surfaco mem.[1] Kiel formulsigno oni kutime uzas .

La mezurunuo en S.I sistemo estas C/m2.

Volumena ŝargodenso[redakti | redakti fonton]

En kazo de homogena distribuo, la volumena ŝargodenso estas la kvociento inter la ŝargo (Q) distribuita ene de iu ajn solido kaj ĝia volumeno (V). Kiel formulsigno oni kutime uzas .

La mezurunuo en S.I sistemo estasm3.

La ŝargodenso estas maksimuma en la proksimeco de eĝoj kaj pintoj, kie estas mezurebla la plej granda koncentriĝo de elektraj liberaj elektraj ŝargoj. La elektra kampo estas konservativa. Cetere ĝia diverĝenco estas nulo en la regionoj, kie ne estas ŝargo. Tio signifas ke en tiuj regionoj la kampolinioj de la elektra kampo  paralelaj rektoj.

Sur eĝo amasiĝas la ŝargoj alportitaj de la kampolinioj kiu insistas sur la du flankoj de la eĝo. La fenomeno estas pli videbla sur la pintoj de piramidformaj aŭ konusaj objektoj,  kie estas maksimuma la nombro de kampolinioj kiuj renkontiĝas ĉe la vertico.

Laŭ ĉi tiu principo, funkcias la fulmoŝirmilo kiu funcias ne nur pro la konduktiveco de la materialo, sed ankaŭ pro la pintoforma geometrio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]