Ŝmirmono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝmirmono estas mono per kiu oni subaĉetas iun. (NPIV)

En antaŭaj tempoj pasaĝeroj de diliĝencoj devis pagi monon por ŝmiri la aksojn de la veturilo. La rezulto de tio estis ke ĝi pli glate kaj do pli rapide veturis.

Je la fino de la 20a jarcento en Maroko veturantoj krom pagi la koston de la bileto de buso devis pagi ŝmirmonon kaze ke polico haltigu la buson: tiele subaĉetinte la policanojn oni povus senprobleme daŭrigu la vojaĝon kaj alveni pli akurate; male la policanoj priesplorus la kondiĉojn de la veturilo kaŭzante prokraston.

Je pli granda skalo, en modernaj socioj, ŝmirmono estas kaŭzo de grandaj kazoj de politika korupto, tre ofte ligite al konstruado kaj permesoj por industrio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Michael Burzan: Von Schmiergeld, Chausseegeld und Pflasterzoll; Hrsg: Deutsche Gesellschaft für Post- und Telekommunikationsgeschichte, en: Das Archiv, Heft 4/2010; S. 16–19