Ŝprucfenestra varbanonco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝprucfenestra varbanonco devenas de la angla termino Pop-up ad por formo de reta varbado por komercaj celoj en la TutTeraTeksaĵo.[1] Temas pri reklam-anonca fenestro kiu suprensaltas la ekran-areon de la grafika uzantinterfaco (GUI), kutime malgranda fenestro, en la plej alta tavolo de la vid-interfaco, (supre de la aktiva fenestro). La ekaperanta fenestro entenanta varbanoncon estas kutime kreita per JavaScript kiu uzas cross-site scripting (XSS), kelkfoje kun malĉefa ŝarĝo kiu uzas Adobe Flash.[2] Ili ankaŭ povas esti generitaj de aliaj vundeblecoj/sekurecaj truoj en retumila sekureco.

Variaĵo de la supren ek-aperanta ŝprucfenestro ('pop-up window'), estas la suben ek-aperanta fenestro ('pop-under window)', kiu malfermas novan retumilan fenestron sub la aktiva fenestro. Suben ekaperanta fenestro ne tuj interrompas la uzanton, sed aperas kiam la uzanto fermas la supran fenestron, kio igas pli malfacile scii kiu retejo kreis ilin.

Historio[redakti | redakti fonton]

Supren ekaperanta ŝprucfenestro trovas ĝian origininon en la retgastigejo Tripod.com [platfomo kiu gastigas retejojn] je la fino de la1990-aj jaroj. Ethan Zuckerman verkis la kodon por lanĉi varbanoncojn en apartaj fenestroj kiel respondo al la plendoj pro la anoncoj metitaj en la retpaĝoj mem. Kvankam Zuckerman mem ne inventis la ĝenajn fenestrojn, li tamen poste pardonpetis pro la neatenditaj ĝenoj, kiaj ili evoluis poste.[3]

Blokadi ĝenajn ŝprucfenestrojn[redakti | redakti fonton]

Teknologioj de disvolviĝo kaj dezajno permesas al aŭtoro asocii iun ajn eron en supren-ekaperanta anonc-fenestro kun ajna ago, inkluzive kun butono aŭ senkulpa aspekta butono. Pro malbonaj spertoj kaj maltrankviloj pri ebla damaĝo, kiun ili povas kaŭzi, iuj uzantoj ne alklakas aŭ interagas kun iu ajn elemento ene de pop-up fenestro, kaj povas forlasi la retejon, kiu generis ilin aŭ blokas ĉiujn ĝen-fenestroj.

Opera estis la unua el la ĉefaj retumiloj kiuj disponigis iloj por bloki ekaperantajn fenestrojn; la retumilo Mozilla poste plibonigis tion blokante nur ĝen-fenestrojn generitaj dum la ŝarĝo de la paĝo.[mankas fonto](Bonvolu krei Kategorio:Artikoloj kun senfontaj asertoj ekde august 2016!) En la unuaj 2000aj jaroj, ĉiuj ĉefaj retumiloj escepte de Internet Explorer permesis al la uzantoj bloki nedeziritaj ĝen-fenestroj preskaŭ tute. En 2004, Microsoft eldonis Windows XP SP2, kiu aldonis la ĝenfenestroj-blokadon al Internet Explorer.[4] Modernaj retumiloj aldonas ankaŭ aliajn ilojn kiel  reklam-filtriloj.

Falsaj ferm-butonoj[redakti | redakti fonton]

Uzante retumilojn.[5] ofte okazas ke premante "fermi" aŭ "forviŝi" en anoncfenestro, anstataŭ fermiĝi, la ĝenaĵo restas kaj ekaperas alia. En ĉi tiuj okazoj  "fermi" aŭ "forviŝi" estas "falsaj opcioj" kaj la butono faras neatenditan agon.[6]

  • kelkaj tipoj de elŝutaĵoj, kiel bildoj, senpaga muziko, pornografaĵoj,  (noto)[7] ,  kaj aliaj, ne estas fidindaj kaj povas ekaperigi ĝenfenestrojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. What is a pop-up ad?. Microsoft.
  2. NoScript :: Add-ons for Firefox. Mozilla Add-ons. Mozilla.
  3. O'Toole, James, "Pop-up ad creator: 'I'm sorry'", money.cnn.com. Kontrolita 2014-08-15.
  4. Naraine, Ryan, "Windows XP SP2 Turns 'On' Pop-up Blocking", March 18, 2004.
  5. Wegert, Tessa. Pop-Up Ads, Part 1: Good? Bad? Ugly?. Incisive Interactive Marketing LLC. Alirita 2002-03-14.
  6. Pop-ups. Smart Computing (September 2004). Arkivita el la originalo je 2010-05-22.
  7. Ubiquitous Porn: Alive on the Net. PCMAG. Alirita 2015-01-21.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]