Ŝutro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brilkolora francaj ŝutroj

Ŝutrolatŝutro estas ligna aŭ metala peco kiu utilas por fermi fenestron sendepende de la vitraĵo kaj kiu konvenas por malhelpi la eniradon ĉefe de troa lumo sed ankaŭ bruo ktp. Laŭ PIV estas "Kunaĵo el tabuloj aŭ platoj, adaptitaj al fenestro kaj povanta ĝin kovri, ekstere aŭ interne, per alkroĉiĝo, malfaldigo aŭ turniĝo sur ĉarniroj, por ĝin ŝirmi kontraŭ ŝtelistoj, taglumo k.a." Similan sistemon uzas ĵaluzio, dum persieno estus nomata latŝutro. Similan rezulton povas havigi kurtenoj kiuj kutime estas tolaĵoj. Moderna formo de la ŝutro estas rulŝutro el ligno, plasto aŭ metalo. La fermo aŭ malfermo funkcias ankaŭ aŭtomate.