Pieda buso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Haltejo de pieda buso en itala Zanica

Pieda aŭtobuso (pieda buso) estas grupo de lernejaj infanoj, kiuj iras piede al lernejo kun akompano de du gepatroj ("ŝoforo" gvidas kaj "akompananto" finas la grupon). Same kiel la tradicia aŭtobuso, la pieda buso havas veturplanon kun haltejoj kaj horaron por aliĝo de unuopaj infanoj.

La koncepton de la pieda buso kreis en Aŭstralio, en la jaro 1992, David Engwicht.