Kastelo Goldacker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Goldacker en Weberstedt

La Kastelo Goldacker (germane: Schloß Goldacker) troviĝas en Weberstedt, Germanio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĉe la orienta rando de la Nacia parko Hainich, je ok kilometojn for de Bad Langensalza, situas Kastelo Goldacker ĉe la rando de la vilaĝo Weberstedt. La ejoj loĝaj, kies posedantoj estis inter 1392-1945 en posedo de la Goldacker-oj, disvolviĝis el mezepoka defendmuraro. La kvaretaĝa loĝejturoza centra konstruaĵo kun dikegaj muroj, datumas el la frua 16-a jarcento. Ĝi tipas regione kio bone videblas ĉe ĝia trabfakaĵo de la supera etaĝo. Apudas la centran ejon duetaĝa barokaĵo kun impona tegmento el la unua duono de la 18-a jarcento. La treetaĝa masiva transversa konstruaĵo el la 16-a jarcento plurfoje alikonstruitis, lasttempe en la jaro 1953-a.

Post pluraj uzoŝanĝoj kaj minacanta kadukiĝo komenciĝis la restaŭradlaboroj en 1996. Nuntempe troviĝas en a tuto hotelo kun restoracio, plukerigcentro kaj regionhistoria muzeo. Ankaŭ kongresetoj bonvenas. La kastelo estas elirpunkto de multaj migradaj kaj ciklaj vojoj por ĝuado de la Nacia Parko Hainich kun Arbokronpado (Monda heredaĵo de UNESKO) kaj de Thiemsburg. Aliaj turismaj celoj proksimaj estas Trabant-muzeo (Trabiparadies) kaj ludeja stalego por infanoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]