Muzulmano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La vorto muzulmano povas signifi:

1) islamano (t.e. ano de certa religio); ĉi-signife ĝi estas nur senpera esperantigo de la arabaj "muslim" (klasike) kaj "moslem" (moderne, parole), siavice derivaĵoj de la trikonsonanto s-l-m; oni rekte derivu la formon islamano de la religi-nomo islamo.

2) ano de gento kun islamaj tradicioj; pli specife:

3) muslimano (t.e. ano de certa gento en Bosnio kaj Hercegovino).

Por la signifoj 2) kaj 3) NPIV markas la vorton muzulmano "evitinda".