Inlăceni
(Alidirektita el Énlaka)
Inlăceni [inlaĉenj] (hungare Énlaka) estas vilaĝo en Rumanio nordokcidente de Odorheiu Secuiesc. Administre ĝi apartenas al Atid.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
En 1910 ĝi havis 643 loĝantojn; en 1992 228 (hungaroj).
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝia unua skriba mencio estas en 1332. En ĝia unitariisma preĝejo troviĝas pentrita ligna baldakeno kun 87 kasonoj el kiu 9 estas kun skribaĵo (8 latine, 1 kun runo) farita de György Muzsnai en 1667 kaj 1668. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Énlaka apartenis al Hungario (Udvarhely).
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Renomaj personoj[redakti | redakti fonton]
- Tibor Toró (1931-2010): atomfizikisto, universitata profesoro en Timişoara.