Úbeda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Salvador kaj Turisma Gastejo "Parador".

Úbeda estas urbo hispana de la provinco de Ĥaeno de grava historia tradicio, kaj ĉefurbo de la fruktodona komarko de La Loma, en la regiono de Andaluzio, kiu enhavas movan populacion de pli da 200.000 loĝantoj kiuj venas al la ĉefurbo por aĉeti kaj aliaj aferoj. La urbo, ĉe la proksima Baeza, estis deklarata Monda heredaĵo de Unesko la 3-a de julio de 2003, pro bona kvalito kaj konserva stato de ties nombraj renesancaj konstruaĵoj kaj singulara etoso urba.

La urbo situas sur monteto, ĉe la valo de la rivero Guadalquivir, ĉe la impona Sierra Mágina, kaj proksime de la centro geografia de la provinco.

Úbeda vivtenas sin ĉefe el serva sektoro, nome komerco kaj administrado, kiu okupas 49 % de la laborforto. Krome gravo de la agrikulturo enormas, ĉar estas la ĉefa centro por la olivarbaro kaj produktado kaj industriigo de olivoleo de la provinco de Jaén. Fakte la komarko de La Loma estas la plej granda monda produkta areo de tiu produkto, 15 % de la tutmonda olivolea produktado. Aliaj fakoj estas industrio, brutobredado kaj eka turismo.